50 lines
4.1 KiB
INI

; Generated by inject_po.py at 2024-09-04 14:16
[Airport Lounge - Kevin MacLeod]
name = "Airport Lounge - Kevin MacLeod"
desc = "Malpeza kaj maldensa, tiu ĉi peco garantiite ne deturnos la atenton."
[Backbay Lounge - Kevin MacLeod]
name = "Backbay Lounge - Kevin MacLeod"
desc = "Ĉi tiu mojosas. Vi povus promeni en festenon, preni glason da Proseka vino, kisi la gastiganton, kaj tiam senprajmigi bombegon senemfaze kun unu sekundo ĉe la horloĝo. Tia nivelo de mojoseco. Eble vi ne tiel mojosas, sed se vi adoptas tiun ĉi kiel vian personan distingan melodion, oni PENSOS, ke vi tiel mojosas."
[Bossa Antigua - Kevin MacLeod]
name = "Bossa Antigua - Kevin MacLeod"
desc = "Ho, saluton. Mi ne vidis vin. Bonvenon al mia humila loĝejo. Miaj plej ŝatataj partoj estas la elvido al la plaĝo, kaj tiu ĉi tre mojoseta oranĝkolora longafibra tapiŝo sur la muroj. Ankoraŭ mi ne povis instrui al miaj robotaj pulvosuĉiloj grimpi al la plafono, tamen."
[Deadly Roulette - Kevin MacLeod]
name = "Deadly Roulette - Kevin MacLeod"
desc = "Ĵaza! Detektiveca! Mistereca! Ho, lacas mi pri adjektivoj. Al kiu necesas adjektivoj, ĉiuokaze?! Mi tute enordas sen adjektivoj. Kiom enorde, vi eble demandas? Mi ne povas diri - ĉar tio necesigus ian specon de priskribilo! Kaj mi ne bezonas priskribilojn en miaj skribaĵoj... Eble unu... eta, malgranda... NE! Kion mi pensas?! Mi rifuzas! Tute ne utilas al mi adjektivoj! Ĥa! Adverboj tute bone funkcias! Jes ja! Adverboj! Kaj antaŭ ol mi ricevas leterojn... adjektivoj mortigis mian familion, do mi tutrajtas ilin mallaŭdi."
[George Street Shuffle - Kevin MacLeod]
name = "George Street Shuffle - Kevin MacLeod"
desc = "Boneta, senofenda kaj malpeza ĵaz-peco por bonaj sentoj."
[Hard Boiled - Kevin MacLeod]
name = "Hard Boiled - Kevin MacLeod"
desc = "Vi serĉas la detalojn, he? Por tio kostos ja. Ĉu volas vi l' informojn, detalojn, ĉion ĉi? Dek spesojn por tago plus elspezoj. Sennegoce. Kvararanga detektivulo mi ne estas - sed anasa krurokrakanto kiel vi jam tion sciis... parenteze, ĉu vi scias, kion signifas \"anasa krurokrakanto\"? Ĉar mi ne."
[In Your Arms - Kevin MacLeod]
name = "In Your Arms - Kevin MacLeod"
desc = "Muzika peco de pli eleganta tempo, 1940. Tiu ĉi estas bela, malrapida peco kiu voligos vin preni iom da ĉampano kaj iri malrapide danci kun homoj... aŭ pingvenoj. Mi ŝatas pingvenojn. Kaj nun kelkaj serĉeblaj vortoj: Granda ĵazbando. 1940-aj jaroj. Formala kuniĝo. Pingvena malrapida danco. Sen trompaĵoj."
[Lobby Time - Kevin MacLeod]
name = "Lobby Time - Kevin MacLeod"
desc = "Bonvenon al la vestiblo de la ESTONTECO! Luksaj aŭtomataj cindrujoj, kaj modernaj verdaj vinilaj mebloj, kiuj prilumas la longfibra-tapiŝajn murojn. Ĝuu glason da viskio en nia trinkejo (kun senpaga plado de fromaĝo kaj frukto antaŭ 17:00). Ni prezentas ripaĵajn vespermanĝojn ĉiun tagon, kiu finiĝas per \"o\"! Memoru gratifiki la grumojn per almenaŭ 5 cendojn por ĉiu sako. Ĝuu la gastloĝon! Ĉi tio estis skribita 2 jarojn antaŭ ĝia eldono, ĉar mi ne havis sufiĉe bonan sonpecon de kontrabaso por fari ĝin."
[Night on the Docks - Sax - Kevin MacLeod]
name = "Night on the Docks - Sax - Kevin MacLeod"
desc = "Malgaja kaj glata, kvazaŭ de detektiva filmo de la 1950-aj jaroj."
[Shades of Spring - Kevin MacLeod]
name = "Shades of Spring - Kevin MacLeod"
desc = "Ia speco de minora mezrapida ĵazgrupeto kun du pianoj. La melodio estas duobligita en oktavoj. La solisto iras eksteren pli ol la akompananto... sed hej - ĉu ne solistoj ekzistas por tio?"
[Smooth Lovin - Kevin MacLeod]
name = "Smooth Lovin - Kevin MacLeod"
desc = "Tiu ĉi trograndiĝis. Mi ekproduktis ĝin kiel parodion... tiam mi vere ekŝategis ĝin, do mi supozas, ke nun ĝi estas pastiĉo? Ho, ve... mi tre volas, ke estus permeso por pastiĉoj en kopirajto, kiel estas por parodioj."
[Spy Glass - Kevin MacLeod]
name = "Spy Glass - Kevin MacLeod"
desc = "La jaro estas... mi tute ne scias. Ĝi estas sentempa. Povus esti nun, aŭ povus esti la 1950-aj jaroj. Mojosega ĵazo por viaj superaj detektivoj! Ankaŭ ĝi utilas por beat-poetoj, aŭ por enuo! Nu, interesaj specoj de enuo."